REGULARO
Celo
Esti la ludanto, kiu unue “vojaĝas” en la centran landon. Sed unue, ĉiu ludanto devas trapasi sian landon.
Ĉiu lando bezonas 3 aĵojn. Vi devas havi tiujn aĵojn kaj vian pasporton por vojaĝi tien. Via mano estas kvazaŭ la dorsosako - pakumu ĉion, kion vi bezonas! Por akiri tiujn aĵojn vi povas preni, renovigi, interŝanĝi aŭ ŝteli karton de aliaj ludantoj. |
Bazaj kartotipoj
Agordigo de la ludo
1. Pasportoj
Ĉiu ludanto prenas po unu pasporton enmane. La ne uzatajn metu for.
2. Landoj
Metu surtablen 1 hazardan lando-karton fronte de ĉiu ludanto.
Metu unu hazardan lando-karton tablo-centren.
La ne uzatajn landojn metu for.
3. Tirstako kaj komencanta mano
Miksu ĉiujn “aĵo”-kartojn por formi tirstakon.
Ĉiu ludanto prenas po tri kartojn el la tirstako.
4. Kromaĵoj
Miksu ĉiujn deziratajn kromaĵo-kartojn en la tirstakon, kaj aŭ disdonu rolulojn.
(Ni rekomendas ke vi unue ludu sen kromaĵo-kartoj)

EKZEMPLA AGORDIGO POR TRI LUDANTOJ:
KOMENCO
Kies landkarto (laŭ realviva vidpunkto) plej proksimas al la centra lando, komencas ludi.
La ludo daŭriĝas laŭhorloĝe.
Kies landkarto (laŭ realviva vidpunkto) plej proksimas al la centra lando, komencas ludi.
La ludo daŭriĝas laŭhorloĝe.
Agoj
Viavice vi povas fari unu el la sekvaj agoj:
Post kompletiĝo de la ago, via vico finiĝas.
Aliaj reguloj
Limito de mano-enhavo
Vi rajtas havi ĝis 7 kartojn enmane (kun pasportoj kaj specialaj aĵoj).
Se vi iam havas pli ol 7 kartojn, forĵetu ĝis havi 7 kartojn.
Malplena mano
Se komence de via vico la mano malplenas, prenu 3 kartojn. Tio ne kalkuliĝas kiel ago.
Malplena tirstako
Forpreninte la lastan karton, miksu la stakon de uzitaj kartoj en novan tirstakon.

Vojaĝado
Viavice, vi rajtas vojaĝi en landon, kiam vi havas:
Kiam vi vojaĝas:
Se vi estas la unua vojaĝanto en la centra lando, gratulojn! Vi venkis!
- Ĉiujn aĵojn necesajn por la lando
- Pasporton
Kiam vi vojaĝas:
- Montru la plenan manon al ĉiuj ludantoj.
- Formetu la tri aĵojn uzitajn por vojaĝi. Konservu la pasporton kaj la ceteron.
- Forigu la atingitan landon el la ludareo.
- Senpage prenu 1 karton el la tirstako.
Se vi estas la unua vojaĝanto en la centra lando, gratulojn! Vi venkis!
Kromaĵoj
Aldonu unu, kelkajn aŭ ĉiujn sekvajn karto-tipojn al la ludo por pli da mojoseco!
OFTAJ DEMANDOJ
Reguloj
Vojaĝado
Tirado
Renovigado
Interŝanĝado
Malpermesitaj aĵoj
Specialaj aĵoj
Roluloj
- Vi rajtas vojaĝi per kiu ajn pasporto. Se vi perdas vian pasporton, nur interŝanĝu aŭ ŝtelu alian.
Tirado
- Vi rajtas tiri karton se la mano jam plenas, sed vi poste devas forĵeti por konservi 7 kartojn.
Renovigado
- Vi rajtas trarigardi la uzitajn kartojn por vidi ĉu estas io, kion vi bezonas aŭ volas.
Interŝanĝado
- Vi rajtas mensogi pri tio, kion vi havas enmane, sed la interŝanĝitaj kartoj devas kongrui kun la akordo.
- La interŝanĝitaj kartoj inter du ludantoj ne necese estu samkvante. Ekzemple, vi rajtas interŝanĝi 3 kartojn kontraŭ 2 kartoj, kondiĉe ke ambaŭ ludantoj konsentas pri la interŝanĝo.
- Interŝanĝado finiĝas nur post la interŝanĝado de la kartoj. Se unu el la du ludandoj ne akceptas la oferton, vi rajtas elekti alian agon.
- Vi tiras bonusan karton nur se la interŝanĝo sukcesas, kaj nur se la interŝanĝado okazas viavice.
Malpermesitaj aĵoj
- Vi ne rajtas formeti malpermesitan aĵon celante pagi por renovigi aŭ ŝteli.
- Se vi havas tro da kartoj enmane kaj vi devas formeti, vi ne rajtas formeti malpermesitan aĵon.
- Vi ne rajtas formeti malpermesitan aĵon por formeti alian malpermesitan aĵon.
- Oni povas ŝteli de vi malpermesitajn aĵojn.
- Vi rajtas interŝanĝi malpermesitan aĵon kun alia ludanto se tiu akceptas la interŝanĝon.
Specialaj aĵoj
- Se vi interrompas agon de alia ludanto per speciala aĵo – ekz. per la “Muso-kaptilo” (Mousetrap) – tio finas la ludanto-vicon.
- La “banko-karto de Panjo” (Mom’s Credit Card) ne povas anstataŭigi pasporton nek poŝtkarton.
- La “Loka Gvidanto” (Local Guide) kaj “Komerc-oficejo” (Trading Post) nur aplikas al la tirstako, ne al la stako de uzitaj kartoj.
- Vi ne povas uzi la “Desegnaĉitan mapon” (Poorly Drawn Map) celante la centran landon, nur celante la landojn de la ludantoj.
Roluloj
- La ŝakristo rajtas doni nur malpermesitajn aĵojn el la propra mano.
Diversaj
Poŝtkartoj
Kutimaj koloroj kaj valoroj
- Ĉu vi ludis kun apartan homon? Petu de tiu skribi etan mesaĝon sur poŝtkarton! Tio ĉiam estos memoraĵo de la bona etoso vi spertis kun malaĉaj homoj.
Kutimaj koloroj kaj valoroj
- Normalaj “blankaj” aĵoj, eventoj, specialaj aĵoj, malpermesitaj aĵoj kaj poŝtkartoj ĉiuj havas la kutimajn kolorojn kaj valorojn ĉe la subdekstra angulo. Tiel vi ne bezonas paki pli ol unu kartoludo dum vojaĝo! Nur renversu la kartojn kaj ludu kiun ajn kartoludon.
Esperanto rulebook translation by Aleks Andre, Marko and Darren Cameron. Thank you!!